Memoroj de Muminpatro

Memoroj de Muminpatro

Memoroj de Muminpatro

Memoroj de Muminpatro

Paperback

$14.00 
  • SHIP THIS ITEM
    Qualifies for Free Shipping
  • PICK UP IN STORE
    Check Availability at Nearby Stores

Related collections and offers


Overview

La patro de Mumintrolo verkis siajn memoraĵojn. Jen la libro pri lia ŝtorma junaĝo, kiam la didoj estis ege pli grandaj, la ŝtormoj pli danĝeraj kaj la sunbrilo pli varma ol hodiaŭ.

En sia verando en Muminvalo la patro memoras siajn amikojn en la Senleĝa Kolonio, ties buntajn vojaĝojn kaj grandegajn festojn en mondo, kie ĉio estis ebla. Povas esti ke li iomete troigis, sed tio necesas por ke libroj fariĝu ekscitaj.

Ĉi tio estas la tria libro pri Mumintrolo kaj liaj amikoj kaj familianoj. Antaŭe aperis Kometo en Muminvalo kaj Ĉapelo de sorĉisto.


Product Details

ISBN-13: 9780902756700
Publisher: Esperanto-Asocio de Britio
Publication date: 12/15/2023
Pages: 166
Product dimensions: 4.72(w) x 7.48(h) x 0.45(d)
Language: Esperanto
Age Range: 7 - 11 Years

About the Author

Tove Jansson (1914-2001) estis svedlingva artistino kaj verkistino el Finnlando. Ŝiaj infanlibroj pri Mumintrolo kaj aliaj estaĵoj en Muminvalo fariĝis tutmonde konataj, sed ŝi verkis ankaŭ romanojn kaj novelojn por plenkreskuloj.Tove kreskis en artista familio en Helsinko. Ŝia patro estis skulptisto, ŝia patrino desegnisto.Tove jam infanaĝe kaj junaĝe talente desegnis, sed ankaŭ verkis rakontojn. En ŝiaj desegnoj baldaŭ aperis kelkaj fantaziaj estaĵoj. Unu el ili, Mumintrolo, fariĝis ŝia kvazaŭa identigilo. Dum la milita tempo de 1939 ĝis 1945 ŝi komencis verki rakontojn pri la aparta mondo de Muminvalo kaj loĝigis en ĝi kelkajn figurojn ĉirkaŭ la centra rolo de Mumintrolo. La ilustraĵojn de la rakontoj ŝi kompreneble mem desegnis. En 1946 aperis Kometo en Muminvalo, kiu estas tre sendependa verko, aventuro kiu baldaŭ iĝis fama kaj klasika infanlibro de tiu speco, kiu ravas ankaŭ plenkreskulojn. Sekvis aliaj verkoj, kaj baldaŭ ili ĉiuj aperis en alilingvaj tradukoj. La libroj pri Mumintrolo estas legataj kaj ŝatataj de infanoj kaj plenkreskuloj en multaj landoj.Sume aperis pri Muminvalo ok longaj romanecaj rakontoj, unu kolekto de mallongaj rakontoj kaj kelkaj bildlibroj kun versoj por etaj infanoj. Krome Tove Jansson kreis bildstrian rakonton pri Mumintrolo. Surbaze de la Mumin-rakontoj ŝi kreis ankaŭ teatraĵojn.

Sten Johansson, emerita oficisto. Naskiĝis en Kalmar, Svedujo en 1950. Li lernis Esperanton en 1966, komencis traduki literaturon el la sveda al esperanto en 1982, kaj komencis verki originale en 1986. Li verkas ĉefe novelojn, krimromanetojn, facil-legaĵojn kaj romanojn. Liaj noveloj, eseoj kaj recenzoj aperis en la revuoj Fonto, Literatura Foiro, Monato, La Ondo de Esperanto, La Kancerkliniko, La Espero, Kvinpinto, Libera Foiro, Beletra Almanako. Ofte premiita en la Belartaj Konkursoj. Sten kreis la retejon Originala Literaturo Esperanta, trovebla ĉe literaturo.esperanto.net.
From the B&N Reads Blog

Customer Reviews