Ĉapelo de sorĉisto

Ĉapelo de sorĉisto

Ĉapelo de sorĉisto

Ĉapelo de sorĉisto

Paperback

$14.00 
  • SHIP THIS ITEM
    Qualifies for Free Shipping
  • PICK UP IN STORE
    Check Availability at Nearby Stores

Related collections and offers


Overview

Ĉapelo de sorĉisto estas la dua libro en la fama Muminserio verkita de Tove Jansson.

Ĉi tiu rakonto komenciĝas per magio en frua printempa mateno kaj finiĝas en varma nokto de aŭgusto, kiun oni neniam forgesos en Muminvalo. Inter ili troviĝas la longa somero de Mumintrolo, plena de sunbrilo kaj fulmotondro. Ĝi povus esti ordinara somero kun malkovroj de novaj insuloj, kun fiŝkaptado per hokar-ŝnuro en pluveto kaj feliĉaj banoj en la surfoj. Sed tiam la muminfamilio trovas la ĉapelon de sorĉisto. Kaj post tio nenio plu estas kiel kutime.

Danĝero kaj ekscito venis en la valon kaj minace paŝetas ĉirkaŭ ilia domo. Ĉiutage okazas nekredeblaj kaj afliktaj aferoj - alivorte ili neniam antaŭe ĝuis tiel amuzan tempon!


Product Details

ISBN-13: 9780902756656
Publisher: Esperanto-Asocio de Britio
Publication date: 03/04/2023
Pages: 144
Product dimensions: 4.72(w) x 7.48(h) x 0.39(d)
Language: Esperanto
Age Range: 7 - 11 Years

About the Author

Tove Jansson (1914-2001) estis svedlingva artistino kaj verkistino el Finnlando. Ŝiaj infanlibroj pri Mumintrolo kaj aliaj estaĵoj en Muminvalo fariĝis tutmonde konataj, sed ŝi verkis ankaŭ romanojn kaj novelojn por plenkreskuloj.Tove kreskis en artista familio en Helsinko. Ŝia patro estis skulptisto, ŝia patrino desegnisto.Tove jam infanaĝe kaj junaĝe talente desegnis, sed ankaŭ verkis rakontojn. En ŝiaj desegnoj baldaŭ aperis kelkaj fantaziaj estaĵoj. Unu el ili, Mumintrolo, fariĝis ŝia kvazaŭa identigilo. Dum la milita tempo de 1939 ĝis 1945 ŝi komencis verki rakontojn pri la aparta mondo de Muminvalo kaj loĝigis en ĝi kelkajn figurojn ĉirkaŭ la centra rolo de Mumintrolo. La ilustraĵojn de la rakontoj ŝi kompreneble mem desegnis. En 1946 aperis Kometo en Muminvalo, kiu estas tre sendependa verko, aventuro kiu baldaŭ iĝis fama kaj klasika infanlibro de tiu speco, kiu ravas ankaŭ plenkreskulojn. Sekvis aliaj verkoj, kaj baldaŭ ili ĉiuj aperis en alilingvaj tradukoj. La libroj pri Mumintrolo estas legataj kaj ŝatataj de infanoj kaj plenkreskuloj en multaj landoj.Sume aperis pri Muminvalo ok longaj romanecaj rakontoj, unu kolekto de mallongaj rakontoj kaj kelkaj bildlibroj kun versoj por etaj infanoj. Krome Tove Jansson kreis bildstrian rakonton pri Mumintrolo. Surbaze de la Mumin-rakontoj ŝi kreis ankaŭ teatraĵojn.

Sten Johansson, emerita oficisto. Naskiĝis en Kalmar, Svedujo en 1950. Li lernis Esperanton en 1966, komencis traduki literaturon el la sveda al esperanto en 1982, kaj komencis verki originale en 1986. Li verkas ĉefe novelojn, krimromanetojn, facil-legaĵojn kaj romanojn. Liaj noveloj, eseoj kaj recenzoj aperis en la revuoj Fonto, Literatura Foiro, Monato, La Ondo de Esperanto, La Kancerkliniko, La Espero, Kvinpinto, Libera Foiro, Beletra Almanako. Ofte premiita en la Belartaj Konkursoj. Sten kreis la retejon Originala Literaturo Esperanta, trovebla ĉe literaturo.esperanto.net.
From the B&N Reads Blog

Customer Reviews